Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Okazis kunveno por 100-jariĝo de Joan Hinton
2021-10-22


Antaǔtagmeze de oktobro en la Ĉina Popola Asocio por Amikeco kun Fremdaj Landoj okazis kunveno por festi la 100-jariĝon de Joan Hinton. La kunvenon ĉeestis familianoj de tiu estimata sinjorino, internaciaj amikoj, fakuloj kaj reprezentantoj de fremdlandaj lernantoj en Ĉinio. Ili interŝanĝis opiniojn pri heredado kaj praktikado de la internaciismo de Joan Hinton.



En la kunveno Lin Songtian, prezidanto de la asocio, diris, ke omaĝe al ŝi, oni devas memori ŝian persistemon por justeco, vero kaj paco, kaj ŝian noblecon por atingi la feliĉon de la tuta homaro, kaj ankaǔ heredi ŝian internaciisman spiriton.



Fred Engst, filo de Joan Hinton, profesoro de la Universitato de Internacia Negoco kaj Ekonomiko, diris, ke en la dua mondmilito lia patrino profunde konis la malicon de imperiismo kontraǔ la homaro. La revolucio de Ĉinio helpis ŝin kaj ŝian edzon Erwin Sid Engst trovi novan vivvojon kaj ili restadis en la lando kaj sin dediĉis al disvolvado de la ĉina socialismo.



Joan Hinton naskiĝis en Usono en 1921. Ŝi estis nuklefizikisto kaj partoprenis en la laboro por kreado de la unua atombombo. Ŝi forlasis la laboron post kiam tiu esploro estis uzita en milito kaj venis al Ĉinio en 1948. Ŝi edziniĝis kun Erwin Sid Engst, usona fakulo pri agrikulturo, en Yan'an. Poste, la paro vivis pli ol 60 jarojn en Shaanxi kaj Pekino, kaj multe kontribuis al la mekanizado kaj trejnado de la ĉina bred-industrio. En 2004, Hinton fariĝis la unua fremdulo, kiu akiris la ĉinan "verdan karton". En 2010, ŝi forpasis en Pekino.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio