Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kion la 14a Nacia Sportkonkurso alportis al Shaanxi?
2021-10-22

de Pan Rui



La 14a Nacia Sportkonkurso glate okazis en la provinco Shaanxi. La konkurso estas la sporta evento plej grandioza kaj altnivela okazigita de Ĉinio antaǔ la Pekinaj Vintraj Olimpikoj.



La gastiga urbo Xi'an plenumis striktajn kontraǔepidemiajn rimedojn por rilataj homoj. Samtempe, la urbo pliigis la trafikan garantion por liveri rapidan kaj ĝustatempan veturadon. Ĉio aldonis spertojn por grandaj homplenaj programoj sub la epidemia situacio. Pri informadika garantio al la konkurso, oni kreis modelon, kio alprenas teknikajn avantaĝojn de 5G-a interreto, artefarita intelekto kaj granda datumaro. Ankaǔ tio starigis fundamenton pri saĝa vivmaniero por lokanoj.


En Shaanxi sume 51 sportejoj funkciis por la 14a Nacia Sportkonkurso. Inter ili la ĉefa konkursejo -- Xi'an-a Olimpika Sport-centro estas la plej granda en nordokcidenta Ĉinio. Ĝi havas stadionon kun 60 mil sidlokoj, sporthalon kun 18 mil sidlokoj kaj naĝejon kun 4 mil sidlokoj. Post fino de la konkurso, la sport-centro malfermiĝos al la publiko por internaciaj konkursoj, prezentadoj kaj tiel plu.


La novaj stadionoj, novigitaj urbaj aspektoj kaj sportema etoso aldonas novan viglecon al la antikvaj urboj Xi'an, Xianyang, Hanzhong, Hancheng kaj aliaj. La 14a Nacia Sportkonkurso alportis al Shaanxi disvolvadon por la estonteco.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio