Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Dekmil migrantaj birdoj atingis Internan Mongolion de Ĉinio
2021-10-19


Pli kaj pli malvarmiĝas, kaj multaj birdoj flugas suden. En la Horqin-a Ŝtatnivela Naturrezervejo de la Interna Mongolio, norda Ĉinio, estas vidataj preskaǔ dekmil migrantaj birdoj, inkluzive de raraj birdoj kiel blanka gruo kaj orienta cikonio.



La administrejo de la rezervejo komencis observadon de la birdoj meze de septembro. Ĝis nun estis monitoritaj preskaǔ dekmil birdoj en 30 specioj.



Gruo estas rigardata kiel indico de marĉeja medio. La nombro de diversaj gruoj grandiĝas jaro post jaro en la rezervejo. Tio atestas pliboniĝon de la loka medio.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio