Rekorda rendimento de hibrida rizo |
2021-10-18 |
La triageneracia hibrida rizo esplorata de Yuan Longping kaj lia teamo starigis novan rekordon pri produktokvanto. La nova rekordo pri durikolta rizo plantita en Hunan-provinco superis 1 600 kilogramojn po-mu-e (1 mu = 667 kvadrataj metroj), je pli ol 70 kilogramoj pli multe ol pasintjare. Konata kiel patro de hibrida rizo, Yuan Longping forpasis en majo. Redaktoro: Liu Zijia Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |