Buntaj semoj en la unua muzeo pri semoj de Ĉinio |
2021-10-15 |
La unua muzeo pri semoj de Ĉinio estis inaŭgurita ĉe la Biodiverseca Demonstracia Ĝardeno por la Konferenco de UN pri Biodiverseco en Kunming, Yunnan-provinco de sudokcidenta Ĉinio. Miloj de semoj estas eksponataj, celante montri la diversecon de semoj, ilian valoron por plantoj, naturo kaj homaro, kaj la signifon de semoj por ĉiuj homoj sur la Tero. La ekspoziciejo ankaŭ disvolvas prisciencan edukadon kaj interagajn programojn. Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto Fonto: Global Times Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |