Ĉinio starigis unuajn naciajn parkojn por konservi biodiversecon |
2021-10-14 |
La 12-an de oktobro, en la 15-a kunveno de la Konferenco de la Partioj al la Konvencio pri Biologia Diverseco, Ĉinio deklaris starigon de la unuaj ŝtatnivelaj parkoj, nome la Nacia Parko Sanjiangyuan, la Nacia Parko Wuyi-montaro, la Nacia Parko por Grandaj Pandoj, la Nacia Parko por Nordorientaj Ĉinaj Tigroj kaj Leopardoj kaj la Nacia Parko de Hainan-a Tropika Pluvarbaro. Ili estas en la ŝlosilaj regionoj por ekologia sekureco. En tiuj parkoj, kiuj kovras entute 230 mil kvadratajn metrojn, vivas 30% da specioj de sovaĝaj teraj bestoj kaj plantoj trovitaj en la lando. La Nacia Parko Sanjiangyuan (Foto de Nacia Forstum-buroo) La Nacia Parko por Grandaj Pandoj (Foto de Nacia Forstum-buroo) La Nacia Parko por Nordorientaj Ĉinaj Tigroj kaj Leopardoj (Foto de Nacia Forstum-buroo) La Nacia Parko de Hainan-a Tropika Pluvarbaro (Foto de Nacia Forstum-buroo) La Nacia Parko Wuyi-montaro (Foto de Nacia Forstum-buroo) Redaktoro: Gao Shuyuan Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |