Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi Jinping: Ĉinio energie disvolvos renovigeblajn resursojn
2021-10-13


Posttagmeze de la 12a de oktobro ĉina prezidanto Xi Jinping videe ĉeestis la 15an kunvenon de la Konferenco de la Partioj al la Konvencio pri Biologia Diverseco kaj faris ĉefteman paroladon.



Xi diris: "Por atingi la celon de karbona pinto kaj karbona neŭtraligo, Ĉinio publikigos serion da rimedoj en gravaj sektoroj kaj industrioj. Ĉinio plue reĝustigos industrian kaj resursan strukturojn kaj energie disvolvos renovigeblajn resursojn, ekzemple, per konstruado de grandaj fotovoltaaj bazoj en dezertoj, inkluzive de Gobio."


En la sama tago la nomlisto de naciaj parkoj estis anoncita. Ĉinio oficiale establis la unuajn naciajn parkojn. Ili estas la Nacia Parko Sanjiangyuan, la Nacia Parko Wuyi-montaro, la Nacia Parko por Grandaj Pandoj, la Nacia Parko por Nordorientaj Ĉinaj Tigroj kaj Leopardoj kaj la Nacia Parko de Hainan-a Tropika Pluvarbaro.


(el ĈRI)

Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio