Nacia Sled-centro por Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj |
2021-10-12 |
La Nacia Sled-centro situas en sudokcidenta parto de la yanqing-a konkursejo por la Pekinaj Vintraj Olimpikoj 2022. Ĝi estis konstruita laŭ la natura formo de la monto Xiaohaituo kun alteco de 2 198 metroj. Inter la novkonstruitaj strukturoj por la venontjaraj olimpikoj, la konstruado de la centro postulas kompleksajn teknikojn kaj estas malfacile desegni kaj konstrui. La 1 975-metr-longa kurejo havas faldistancon je 121 metroj, 16 kurbiĝojn malsamajn laŭ kurbeco kaj klineco. Ĝi estas la nura luĝkurejo en Ĉinio kaj la monde 17-a kaj azie 3-a konforma al olimpikaj normoj. Redaktoro: Gao Shuyuan Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
|