Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Okazis Erhai-forumo pri Tutmonda Konstruado de Ekologia Civilizacio
2021-10-12


La 9an de oktobro en Dali, Yunnan de sudokcidenta Ĉinio, okazis Erhai-forumo pri Tutmonda Konstruado de Ekologia Civilizacio, kun ĉeesto de pli ol 300 ĉinoj kaj eksterlandanoj. Ili diskutis kaj dialogis pri la temo "kune konstrui eko-civilizacion por bela planedo".


Kiel subtena agado por la 15a kunveno de la Konferenco de la Partioj al la Konvencio pri Biologia Diverseco, la forumo celis montri la atingojn de Ĉinio en konservado de biodiverseco kaj ĝian profundan partoprenon en tutmonda ekomedia administrado.


La forumo publikigis plurlingvajn versiojn de la libro Ŝlosilaj Vortoj por Kompreni Ĉinion: Pri Ekologia Civilizacio, kaj estis senvualigita ŝildo por la foruma sekretariejo.


Kiel mekanisma kunveno, la forumo okazos ĉiujare ekde la kuranta jaro.


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio