Kreskas nombro de yunnan-aj orharaj simioj |
2021-10-12 |
Yunnan-a orhara simio estas unuaklase nacinivele protektita besto de Ĉinio. La specio estas ankaŭ en la Ruĝa Listo de la Internacia Unio por Protekto de Naturo kaj Naturaj Rimedoj (IUCN). En la 1980-aj jaroj, ĉasado kaj arbodehakado damaĝis la vivmedion de la simioj, prezentante minacojn al ilia supervivo. En 1983, la provinco Yunnan kreis la nacian natur-rezervejon Baima-neĝmonto por protekti la endanĝerigitajn simiojn. Por ke la simioj sentu sin "hejme", ankaŭ loĝantoj de apudaj lokoj estis mobilizitaj por partopreni la konservadon. Danke al la klopodoj de la registaro, esploristoj kaj lokaj vilaĝanoj, la nombro de yunnan-aj orharaj simioj kreskis de malpli ol 1 500 al pli ol 3 300. Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto Fonto: Xinhua Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |