Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Rio-de-Ĵanejro ĉiujare festos la Tagon de Ĉina Lingvo!
2021-10-09

La 5-an de oktobro la urba konsilantaro de Rio-de-Ĵanejro en Brazilo aldonis novan festotagon al la oficiala kalendaro de la urbo, la Tago de Ĉina Lingvo, festata ĉiujare en la 28-a de septembro, kiam ĉinoj celebras la naskiĝtagon de Konfuceo.


Ĉina Rigardejo, pavilono konstruita omaĝe al ĉinaj enmigrintoj en Rio-de-Ĵanejro


La unua amasmigrado de ĉinoj al Brazilo, komence de la 19-a jarcento, havis Rio-de-Ĵanejron kiel cellokon. Tie ĉinoj komence laboris en kultivado de teo, kaj poste ankaŭ en komerco kaj aliaj laboroj, kontribuante por riĉigi la brazilan kulturon. La nova festotago plifortigas la historian ligon de la urbo kun Ĉinio.


La leĝpropono aprobita de la urba konsilantaro klarigas, ke Konfuceo subtenis edukadon kiel ilon por socia reformo. Li estis nomumita guberniestro de Chung-tu, poste okupis postenojn de ministro pri laboro kaj justico. Kvankam li ne estis religiestro, tamen li proponis la observadon de kvin virtoj: amo; justeco; honesteco; saĝo kaj sincereco. Konfuceo prezentas esence etikan koncepton pri homo, kies principo povas esti resumita en ŝajne simpla aserto: "Ne faru al aliaj tion, kion vi ne volas fari al vi."


Ĝi ankaŭ klarigas, ke la okuloj de la tuta mondo turniĝas al Ĉinio, al ĝia ekonomia disvolviĝo kaj ĝia kapablo integriĝi en la nuntempan tutmondan socion. Ĉinio rapide moderniĝas kaj fariĝas "lando de la estonteco", kiu samtempe rigardas al la pasinto por serĉi siajn proprajn radikojn kaj establi sian identecon.


La penso de Konfuceo fariĝas tre grava en nia epoko, kaj la konfucea ideo pri harmonia socio jam estis menciita diversfoje en raportoj pri nuntempa Ĉinio. La registaro de Shandong-provinco anoncis en 2008 la konstruadon de "simbola urbo de ĉina kulturo" en Qufu, la naskiĝloko de Konfuceo, kiu gastigas muzeojn kaj instituciojn por konservi konfucean memoron kaj instruadon.


Cetere, la Ĉina Popola Respubliko agadas por disvastigi la ĉinan kulturon - formitan de Konfuceismo - al aliaj landoj, inter ili Brazilo, kie Instituto Konfuceo disvolvas gravan laboron por alproksimigi Brazilon kaj Ĉinion.


Raportis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: Leĝpropono 749/2021 de la Urba Konsilantaro de Rio-de-Ĵanejro




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio