Telferado trans riveron |
2021-10-04 |
En urboj, homoj kutime uzas ponton aŭ tunelon por transiri riveron. Transiro per boato estas alia ebleco disponebla en multaj urboj tra la mondo. Sed en la urbo Harbino de Heilongjiang-provinco de Ĉinio, homoj, kiuj volas transiri la riveron Songhua, havas alian elekton: Telfero. Dum la telfera promenado oni havas belan rigardon de la urbo kaj la rivero, kaj la promeno finiĝas ĉe la pitoreskejo Suna Insulo, kiu estas ja vizitinda. Telfero komencas sian transiron de la rivero. Homo rajdas akvoskoteron sub la telfero. Plezurboato kun turistoj sub la telfero post sunsubiro Telferstacio vespere Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |