Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Konsilisto de fiĝia ambasadorejo en Ĉinio: Konfuceaj pensoj liveras pensfadenon por solvi tutglobajn problemojn
2021-09-29


En la ĵus malfermita 7-a Nishan-a Forumo pri Mondaj Civilizacioj, Ratish Singh, konsilisto de la fiĝia ambasadorejo en Ĉinio akceptis intervjuon de El Popola Ĉinio. Li prezentis sian opinion pri la konfucea kulturo:


Estas multaj priŝatindaĵoj en la konfucea kulturo, mi supozas, ke liaj pensoj en la libro Analektoj de Konfuceo, estas bazitaj sur grandaj valoroj, disciplino kaj ankaŭ paco kaj harmonio. Mi pensas, ke nuntempe, kiam ni dialogas kun malsamaj popoloj pri defioj kaj problemoj, ni troe fokusiĝas al tiuj defioj kaj problemoj anstataŭ pensi pri la solvoj por ili. Kaj konfuceaj pensoj fakte nin lernigas pri malsamaj aliroj al solvoj de la problemoj. Miaopinie, se vi rigardas la pensojn de Konfuceo, vi povas vidi, ke ili estas bazitaj sur fido, lojaleco, sincero, bonvolemo, tiuj, kiuj estas la valoroj kaj ni devas alpreni kiel starpunkto por malferma intertraktado kun aliaj landoj kaj eĉ ene de niaj landoj. Mi pensas, ke tiuj valoroj estigas bazon por ĉiuj dialogoj, ĉar en intertraktado de problemoj devas esti multe da respektoj al alilandaj kulturoj, pro tio konfuceaj pensoj estas unu el la bazaj vojoj por trakti ne nur lokajn problemojn, sed ankaŭ tutmondajn problemojn.


Esperantigita de Rafael Henrique Zerbetto

Intervjuita de Gao Shuyuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio