Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
ILEI: Premio Maŭro La Torre
2021-09-28

Ahmad Reza Mamduhi (prezidanto de ILEI)


Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) kunlabore kun la familio La Torre anoncas konkurson pri esplorlaboro en unu el la kampoj, en kiuj laboris la karmemora prezidanto de ILEI, profesoro Mauro La Torre (1946-2010). En 2011 la komitato de ILEI elektis profesoron Mauro La Torre kiel honoran membron de ILEI.


La esplor-kampoj estas:


1. Aplikoj de lingvoteknologio al Esperanto kun rezultaj vortaroj aŭ pli ĝeneralaj lingvosciencaj pritraktoj


2. Interkultura edukado per Esperanto


3. Instruado de Esperanto kaj iloj por instrui Esperanton


4. Perfektigaj kursoj por instruantoj de Esperanto


5. Retaj kursoj pri Esperanto


6. Evoluo de la vorttrezoro de Esperanto tratempe kaj nuntempe


La kandidatoj anoncu sian intencon partopreni kaj sian esplortemon ĝis la 1a de januaro 2022. ILEI-estraro kaj la familio La Torre tiam starigos juĝ-komisionon en rilato kun la temo de la esplor-laboro. La esplor-laboro devas esti dokumentita kaj priskribita en raporto de almenaŭ 20 A4-paĝoj, maksimume 30 paĝoj.


Ĉiuj kandidatoj transdonu siajn laboraĵojn rete al ilei.prezidanto@gmail.com ĝis la 30-a de aprilo 2022 por la okazigo de la konkurso, kaj la prezidanto transdonos ilin al la familio La Torre, al ILEI kaj al la ĵurio.


La anonco pri la gajninto okazos antaŭ la 30-a de junio 2022. La gajninto devos sendi naŭ paperajn ekzemplerojn de sia laboraĵo, unu estas al familio La Torre kaj po unu al diversaj gravaj E-bibliotekoj en la mondo laŭ la programo de ILEI "Ni Savu Niajn Semojn".


La premio konsistas el sumo de 500 eŭroj. ILEI retenas al si la rajton eventuale aperigi la gajnintan raporton. La konkurso La Torre okazis jam du fojojn, en 2015 kaj en 2018. La trian fojon, la premio kaj la diplomo estos transdonitaj en la jaro 2022 okaze de la 55-a ILEI-Kongreso en Kebekurbo kaj pli vaste prezentata en la 107-a Universala Kongreso de UEA en Montrealo.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio