Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La epidemio kiu estigis bazojn por nunaj preventaj rimedoj antaŭ jarcento
2021-09-28

La pandemio de KOVIM-19 profunde ŝanĝis niajn vivojn: Nun homoj devas uzi maskojn kaj praktiki socian distanciĝon en publikaj lokoj, kvaranteno, nukleacidaj testadoj kaj/aŭ vakcinoj estas postulataj por vojaĝoj, kaj la Monda Organizo pri Sano (MOS) aranĝas internacian kunordigon por kontraŭbatali la pandemion. Sed ĉu vi scias, ke multaj el la rimedoj alprenataj por kontraŭbatali la nuna pandemion estis unuafoje uzitaj en Ĉinio antaŭ pli ol unu jarcento?


Wu-masko, inventita de D-ro Wu Lien-teh, estas praversio de la nuna masko N95.


Inter 1910 kaj 1911 okazis en nordorienta Ĉinio terura epidemio, kiu fariĝis konata kiel "Manĉuria Pesto". Tiu terura spirmalsano mortigis 60 mil homojn kaj oni supozas, ke ĝia origino estas marmotoj infektitaj de bakterio, kiu kaŭzas pneŭmoniton. Homoj povis facile infektiĝi per la aero kaj la pesto estis tre danĝera. Pro tio Rusio kaj Japanio, landoj kun multaj negocoj en nordorienta Ĉinio, tuj kunlaboris kun Ĉinio en batalo kontraŭ la malsano.


La batalon kontraŭ la epidemio gvidis la kuracisto Wu Lien-teh (1879-1960). Li naskiĝis en Penang, Malajzio, filo de ĉina enmigrinto kaj ĉindevena malajo. Li gajnis stipendion por studi medicinon en Kembriĝo, Britio kaj faris brilan karieron en Eŭropo, kie li gajnis multajn premiojn kaj stipendiojn, lernis de eminentaj epidemiologoj de Eŭropo kaj studis en Liverpula Instituto pri Tropika Medicino, Instituto Pasteur kaj Universitato de Halle.


Foto kaj eta biografio pri d-ro Wu Lien-teh en la Harbina Muzeo


En 1907 Wu transloĝiĝis al Ĉinio, kie li loĝis ĝis 1937, kiam japanaj invadantoj en Ĉinio lin forsendis al Malajzio kaj forbruligis lian domon, inkluzive de lia valora kolekto de antikvaj ĉinaj libroj pri medicino.


D-ro Wu Lien-teh instigis praktikojn kiel kvaranteno kaj uzo de maskoj faritaj el tuko, inventitaj de li mem, kiuj fariĝis konataj kiel Wu-maskoj, praversio de la masko N95 uzata nun. Li ankaŭ kunvokis la Internacian Konferencon pri Pesto, okazinta en Mukden en aprilo 1911, kun la celo faciligi interŝanĝon de informoj kaj spertoj inter internaciaj teamoj de sciencistoj interesataj pri regado de epidemioj. Cetere, la medicinaj laboristoj kaj aliaj laboristoj rilataj al batalo kontraŭ tiu epidemio uzis tukojn, longajn botojn kaj protektajn vestojn kovrantajn la tutan korpon, kaj tiuj vestaroj estas konsiderataj praversio de la nunaj protektaj kostumoj kontraŭ danĝeraj materialoj (Hazmat-kostumoj).


Homoj uzas protektajn kostumojn kaj Wu-maskojn.


La sukceso de la rimedoj alprenitaj de d-ro Wu en batalo kontraŭ la pesto pruvis la efikecon de la uzo de maskoj, uzitaj de kuracistoj, flegistoj, pacientoj, homoj, kiuj havis kontaktojn kun ili kaj laŭeble aliaj homoj. Tiu epidemio ankaŭ estis la unua en la mondo, en kiu personaj protektaj vestoj estis amase uzataj. La sukceso de la internacia kunlaboro kontraŭ tiu epidemio stimulis plifortigon de internacia kunordigo por internacia reago al epidemioj, kio rezultis en internaciaj organizaĵoj kiel MOS.


Kuracil-boteloj de tiu epoko, eksponataj en la Harbina Muzeo


La supraj fotoj estas de eksponaĵoj troveblaj en la Harbina Muzeo, kie oni povas trovi pli detalajn informojn pri la batalo kontraŭ tiu epidemio. D-ro Wu Lien-teh estis indikita al la Nobelpremio pri Medicino aŭ Fiziologio en 1935. Li laboris kiel kuracisto ĝis la fino de sia vivo, kiam li estis 80-jara. Bronza statuo de li troviĝas en la Harbina Universitato pri Medicino. La laboro de d-ro Wu kadre de epidemiologio estas internacie agnoskata kiel grava kontribuo por la nuna batalo kontraŭ KOVIM-19. En marto 2021, li estis omaĝita de Google Doodle (speciala provizora ŝanĝo de la emblemo de Google ĉe ties serĉila hejmpaĝo), per la suba desegnaĵo, kiu montras lin farantan maskojn kaj ilin disdonantan al homoj.


D-ro Wu Lien-teh omaĝita de Google Doodle


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio