Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Harbina Muzeo
2021-09-26

Harbino havas riĉan historion kaj multajn kulturajn heredaĵojn. Ĝis nun la urbo identigis 2 014 nemoveblajn kulturajn ejojn, 3 900 grandvalorajn kulturajn restaĵojn kaj 8 438 ĝeneralajn kulturajn restaĵojn, kun 70 muzeoj registritaj. Harbina Muzeo situas en la iama jarcenta konstruaĵaro de la Urba Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio. La muzeo entenas 12 ekspoziciejojn.


Kvar tipaj pladoj de la harbina kuirarto eksponataj en la muzeo


En la muzeo estas eksponataj pluraj antikvaj objektoj elfositaj en Harbino.


Fotoj kaj dokumentoj prezentas la historion de la urbo.


Per plurmedia tekniko, vizitanto povas virtuale promeni sur la Centra Avenuo komence de la 20-a jarcento.


Tiu ĉi cigartenilo estas unu el la multaj importitaj antikvaĵoj troveblaj en la muzeo.


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio