Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kiuj programoj okazos en ĉi-jara internacia festivalo de Konfuceo?
2021-09-24


En la 27-a kaj la 28-a de septembro en Qufu de Shandong-provinco okazos la Ĉina Internacia Kultura Festivalo de Konfuceo kaj la 7-a Nishan-a Forumo pri Mondaj Civilizacioj, por celebri la 2572-an jariĝon de la naskiĝo de Konfuceo.


La temo de ĉi-jara festivalo estas "dialogoj inter civilizacioj kaj internaciaj kunlaboroj". Sub ĝi estas tri subtemoj: Kultura forto en la internacia batalo kontraŭ KOVIM-19; kultura diverseco kaj monda integra disvolviĝo; kaj komuna valoro de la homaro kaj konstruado de homara komunumo de komuna estonteco.


La forumo okazos rete kaj fizike. Partoprenos en ĝi 48 fremdlandanoj. Inter tiuj, kiuj videe ĉeestos aŭ mesaĝe salutos la forumon, estas eksa japana ĉefministro Yasuo Fukuda, eksa ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj Ban Ki-moon, eksa filipina prezidento Gloria Macapagal-Arroyo, tajlanda princino Maha Chakri Sirindhorn. Partoprenos en la forumo ankaŭ 44 fremdlandaj ambasadoroj en Ĉinio.


Unuafoje okazos la Internacia Forumo pri Tradicina Ĉina Medicino, Konfucea Kultura Semajno por Internaciaj Junuloj, kaj interparoloj inter ministroj, ambasadoroj kaj junuloj.


Krome, estos viva elsendo pri la internacia ceremonio honore al Konfuceo. Kune partoprenos en la ceremonio pli ol 40 konfuceaj temploj kaj konfuceismaj organizoj en kaj ekster Ĉinio.


Redaktoro: Gao Shuyuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio