Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Binzhou-ponto sur Songhua-rivero
2021-09-23

La fervoja ponto Binzhou, konata de lokanoj kiel "malnova ponto sur Songhua-rivero", estas la plej antikva sur tiu rivero, kun la historio de pli ol cent jaroj. Ĝi estas protektata kiel kultura heredaĵo de la urbo Harbino. Nekapabla elteni la postulojn de nuntempa fervoja transporto de Ĉinio, la antikva unutraka ponto estis transformita en ponton por piedirantoj kaj bicikloj. La nova fervoja ponto, konstruita oriente de ĝi, estis inaŭgurita en 2015. Ĝi havas kvar trakojn kaj estis desegnita por altrapida fervojo.


Vitra planko ebligas al vizitantoj vidi la strukturon de la ponto


La ponto rigardata el la riverbordo, kun la nova fervoja ponto malantaŭ ĝi


Ambaŭ pontoj rigardataj el ŝipo sur Songhua-rivero vespere


Turistoj kaj lokanoj uzas la ponton por transiri la riveron kaj ankaŭ por promeni.


Binzhou-ponto vespere, kun aliaj pontoj malantaŭ ĝi


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio