Ĉina kargokosmoŝipo Tianzhou-3 estis lanĉita kaj ekfunkciis |
2021-09-22 |
La raketo Changzheng-7 Y4, portanta Tianzhou-3, pafiĝis de la Wenchang-a Kosmodromo en la suda insula provinco Hainan je la 15-a horo kaj 10 minutoj de la 20-a de septembro. Je la 15-a horo kaj 22 minutoj, la sunenergia tabulo de Tianzhou-3 glate etendiĝis kaj ekfunkciis, signifante sukceson de la lanĉo. Tianzhou-3 sukcese kupliĝis kun la kerna modulo Tianhe. En la kargokosmoŝipo Tianzhou-3 estas materialoj por la vivtenado de astronaǔtoj, ekstermodulaj kombineoj kaj uzaĵoj, kaj aliaj objektoj por uzado en la kosmostacio. Post la kupliĝo, Tianzhou-3, Tianzhou-2 kaj Tianhe funkcias en unuiĝinta formo. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |