Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Reprezentanto de Hongkongo: Okcidentaj landoj zorgu pri popola vivo
2021-09-18

Lastatempe Charles NG Chak Chuen, junulo el Hongkong-a Speciala Administra Regiono de Ĉinio, faris parolon en la 48-a sesio de la Konsilio pri Homaj Rajtoj de la Unuiĝintaj Nacioj. Li, kiel reprezentanto de neregistaraj organizoj, alvokis, ke okcidentaj landoj zorgu pri la popola vivo.


Li diris, ke nuna pandemio spegulas la diferencojn inter la konceptoj de diversaj landoj pri administrado. Vizaĝe al la pandemio aĉe agas Britio, Francio kaj Usono. Ĝis nun en Usono ankoraǔ estas diskutoj pri utileco de masko, ankaǔ malfacile praktikiĝas la preventaj agoj kiel teni sin en sekura soci-distanco. Sub la katastrofa epidemio, la usona registaro ne povas unuigi sian popolon kaj granda nombro da usonanoj mortis kaj mortas. Iuj usonaj politikistoj provas kulpigi Ĉinion kaj hipokrite postulas spuradon de la nova koronviruso. Sed, tio estas tute senutila por la usona popolo. Politikistoj de tiuj landoj devas lerni de la pandemio kaj meti la popolajn vivon kaj sanon en la unuan lokon.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: 
El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio