Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Malfermiĝis pintkunveno pri apliko de navigad-satelita sistemo Beidou
2021-09-18

La 16-an de septembro en la urbo Changsha de la provinco Hunan estis malfermita la unua Internacia Pintkunveno pri Apliko de Navigad-satelita Sistemo Beidou. Kun la temo "Beidou servas la mondon, aplikoj lumigas la estontecon" la pintkunveno prezentas la plej novajn atingojn de Beidou-aplikoj en la malferma ceremonio, ĉefa forumo, specialaj forumoj kaj ekspozicioj. Oni konstruas ampleksajn platformojn pri publikigo de politikoj, eksponado de atingoj, interŝanĝoj pri novigaj praktikoj kaj internaciaj kunlaboroj, kiuj servas la ĝeneralan disvolviĝon de Beidou en la nova epoko. En la pintkunveno ankaŭ estis lanĉita konkurenco pri aplikoj de Beidou.


La 16-an de septembro, oni vizitis la ekspozicion pri Beidou.


La 16-an de septembro, laboranto (maldekstre) klarigis la funkcion de Beidou en mildigo de katastrofoj.


Redaktoro: Kang Caiqi




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio