Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Shenzhen-a (Harbina) Industria Parko
2021-09-17

Shenzhen-a (Harbina) Industria Parko -- limigita kompanio de investado kaj disvolviĝo estas komuna entrepreno inter la urboj Shenzhen kaj Harbino por efektivigi la strategiojn de kunordigita regiona disvolviĝo kaj multflanka revigligo de nordorienta Ĉinio.


Sidejo de Shenzhen-a (Harbina) Centro pri Scienco kaj Novigo


Kadre de la principoj de "registara gvido, merkata funkciado, entreprenoj kiel ĉefaj entoj kaj kungajna kunlaboro", la industria parko havas la celon konstrui la unuan industrian parkon de nordorienta Ĉinio surbaze de la spertoj de la Granda Golfa Areo Guangdong-Hongkongo-Makaa en suda Ĉinio. La industria parko estas kundivida platformo kunliganta sciencan kaj teknikan novigojn kun industriaj servoj, kaj alprenas informan teknologion kiel la ĉefan movforton.


Mapo de Harbino montras la industrian parkon kaj ĝian distancon al stacioj kaj flughaveno.


Maketo montras la sciencan kaj novigan centron (bluaj konstruaĵoj), loĝkvartalon (flavaj konstruaĵoj) kaj ekologian parkon.


Loka servocentro provizas plurajn servojn al firmaoj.


Kiam ĝi estos finkonstruita, la industria parko entenos pli ol mil entreprenojn konformajn al sia industria disvolva plano, kiu kreos almenaŭ 10 000 postenojn kaj enkondukos pli ol 30 sukcesajn spertojn kaj praktikojn de Shenzhen. Alprenante la progresintajn mastrumajn konceptojn kaj merkat-orientitajn mekanismojn de Shenzhen kaj novigante sian servosistemon kaj funkcian sistemon, la industria parko dediĉas sin al kreo de kompleta industria ĉeno kovrante sciencan kaj teknikan novigadon kaj inteligentan fabrikadon. La industria parko starigas modelon por samranga kunlaboro inter la urboj Shenzhen kaj Harbino.


En la integrita eksponejo oni povas detale rigardi maketon sub vitra planko por pli bone kompreni la projekton.


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio