Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ortodoksa katedralo de Sankta Sofia en Harbino
2021-09-17

La ortodoksa katedralo de Sankta Sofia en la urbo Harbino, nordorienta Ĉinio, estis konstruita en 1907, post la finkonstruo de la Trans-siberia Fervojo, kiu kunligis Harbinon al Rusio. De 1923 ĝis 1932, la katedralo estis pligrandigita kaj renovigita, akirinte la saman aspekton, kiun ĝi havas nuntempe. En 1996, la katedralo fariĝis la nacia kultura heredaĵo de Ĉinio. Ĝi estis renovigita kaj malfermiĝis al la publiko en la sekva jaro kiel muzeo pri arkitekturo, kiu prezentas la disvolvadon de arkitekturo en Harbino. La renovigo de tiu historia katedralo estis gravega projekto kadre de strategio de la harbina registaro pri renovigo de historiaj konstruaĵoj por disvolvi la lokan turismon.


Pro sia arkitekturo, la katedralo allogas multajn turistojn.


Detalo de unu el la muroj de la katedralo


La katedralo spegulita de la antaŭa konstruaĵo

Kruco sur la ĉefa kupolo de la katedralo


Sonoriloj de la katedralo


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio