Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Serva sektoro de Ĉinio ankoraŭ forte allogas fremdajn investojn
2021-09-17


Pli ol 10 000 kompanioj el 153 landoj kaj regionoj partoprenis en ĉi-jara Ĉina Internacia Foiro por Komerco de Servoj. Ĉirkaŭ 1 672 diversaj fruktoj estis atingitaj en la foiro, kaj la totala komerca sumo superis tiun de la antaŭa foiro.


Tio pruvas, ke la serva sektoro de Ĉinio ankoraŭ forte allogas fremdajn investojn.


Ankaŭ donitaĵoj el la Komerca Ministerio de Ĉinio pruvas tion. En la unuaj sep monatoj de la kuranta jaro, la serva sektoro de Ĉinio uzis la fremdajn investojn de 535.57 miliardojn da juanoj (= 82.91 miliardoj da usonaj dolaroj), je 29.2 procentoj pli multe ol la antaŭa jaro. Ankaŭ kreskis la fremdaj investoj al servoj por scienco kaj teknologio kaj informaj servoj.


La ĉina ekonomio jam iris en altkvalita disvolvado, kaj la serva sektoro fariĝis nova movforto por la ekonomia kresko.


Pli kaj pli multaj translandaj kompanioj starigis tutmondajn esplor-disvolvajn centrojn en Ĉinio.


La pokapa MEP de Ĉinio superis 10 000 dolarojn. La postuloj pri servo al maljunuloj, kuracado, edukado, financaj servoj, loĝistiko, informado kaj komunikado daŭre kreskas, kaj la serva sektoro donas grandan movforton al disvolvado de la lando.


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio