Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Okazis elektado de la 7-a Leĝdona Asembleo de MSAR
2021-09-15


Glate okazis elektado de la 7-a Leĝdona Asembleo de la Makaa Speciala Administra Regiono (MSAR), kaj 14 kandidatoj elstariĝis en rekta elektado kaj 12 en nerekta elektado. La elektado estas efektivigo de la grava principo "patriotoj administrantaj Makaon". Membroj de la asembleo elektitaj de makaaj lokanoj akcelos disvolvan viglecon de Makao, kio certigas la politikon de "unu lando, du sistemoj" en Makao.


Kvankam estis iom influita de la pandemio, la elektado interreta kaj fizika daǔris en diversaj formoj. Lokaj amaskomunikiloj multe raportis kaj kontraǔkorupta departemento partoprenis en la elektado, por ke la elektado estu malferma, justa kaj pura.


Si Ka-lon, prezidanto de la Makaa Asocio de Unuiĝintaj Civitanoj, gajnis plej multajn voĉdonojn. Li diris, ke li plenforte akcelos la lokan registaron realigi la planon faritan de la centra registaro por konstrui guangdong-makaan zonon de profunda kunlaboro en Hengqin.


Kou Hoi-in, elektito el la kampo de komerco kaj financo, diris, ke li daǔre zorgos pri la komerca medio, antaǔenpuŝos efikecon de registara administrado kaj proponos "saĝan administradon" por faciligi popolanojn kaj komercistojn.


Ho Ion-sang, elektito el la kampo de socia servo kaj edukado, diris, ke li antaǔenigos justan kaj diversecan edukadon kaj plibonigos rilatajn leĝojn. Li ankaǔ esperis kunagojn inter la edukaj rondoj de Makao kaj la ĉeftero.


La unuaj rezultoj de la elektado publikiĝis en la 13-a de septembro. Duono de la 14 elektitoj el la rekta elektado estas novuloj. Pli ol 100 000 civitanoj voĉdonis. La mandato de la membroj de la 7a Leĝdona Asembleo komenciĝos en oktobro kaj daǔros 4 jarojn.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio