Guobaorou, frandaĵo de Harbino |
2021-09-15 |
En la 14-a de septembro raportisto de El Popola Ĉinio vizitis la kuirejon de Zheng Shuguo, heredanto de la tekniko pri kuirado de guobaorou, tradicia plado de nordorienta Ĉinio, kies origino estas Harbino de Heilongjiang-provinco. Ĝi konsistas el grandaj maldikaj pecoj de porkaĵo en terpoma amelo, frititaj dufoje por fariĝi krustecaj. Sekve oni aldonas dolĉ-acidan saŭcon kaj rizvinagron aromigitan per zingibro kaj ajlo. La plado sorbas la saŭcon, kiu entenas karameligitan sukeron. Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |