Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kiel robotoj funkcias en kirurgia operacio?
2021-09-14


Lastatempe en Pekino okazis la Monda Robot-konferenco 2021. Roboto por kirurgia operacio altiris multajn atentojn.


"Robotoj por ortopedia kirurgio povas helpi kuracistojn pliigi precizecon kaj redukti radiadon al kuracistoj kaj pacientoj." Diris Liu Tiechang, direktoro de la centro pri esploro kaj disvolvo sub la medicin-teknologia kompanio Tianzhihang en Pekino.


En ortopedia kirurgio, kuracisto skanas la korpon de la paciento kaj sendas rilatajn informojn en komputilon. En la bildoj sintezitaj per la komputilo, oni povas vidi ostojn, nervojn, sangovaskulojn kaj aliajn histojn de la paciento. La roboto povas precize moviĝi al la celita pozicio per navigado kaj robotbrakoj. Eraroj okazas submilimetre.


La hospitalo Haidian en Pekino enkondukis robotojn por ortopediaj kirurgiaj operacioj en majo de 2020. Ĝis la fino de aŭgusto 2021, la robotoj jam finis pli ol 400 operaciojn. Shi Yan, vicdirektoro de la fako de ortopedio de la hospitalo, diris, ke en iuj operacioj, robotoj povas precize lokalizi la lokon kaj enmeti gvid-pinglon per rizgranda incizo, kaj tiel reduktas sangadon de la paciento kaj realigas minimum-invadan operacion.


Fotis Ren Chao, raportisto de la novaĵagentejo Xinhua.

Redaktoro: Kang Caiqi




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio