Manĝeblaj "ideogramoj" |
2021-09-14 |
Baldaŭ venos al ĉinoj la Aŭtunmeza Festo, kaj diversaj markoj vendas diversspecajn lunkukojn. La kompanio Hema kaj la librovendejo Xinhua kune lanĉis alfabetigajn lunkukojn kun la reklamo "manĝu sciojn en vian stomakon". Neofte uzataj ideogramoj estas ruĝe presitaj sur ĉiuj lunkukoj. Do manĝi tiujn kukojn farĉitajn de freŝa viando pliigas ne nur viajn sciojn sed ankaŭ vian pezon! Redaktoro: Liu Zijia Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |