Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kiel Ĉinio prizorgas maljunulojn?
2021-09-13

En la lastaj jaroj en la urbo Changchun de la provinco Jilin, nordorienta Ĉinio, oni efektivigis projektojn pri hejma kaj komunuma prizorgado por maljunuloj, celante servi maljunulojn per platformo prisana, kultura kaj distra. En la urbo estas 126 tiaj centroj. De 2015 ĝis 2021, la urbo investis preskaŭ 60 milionojn da juanoj (= 9.3 milionoj da usonaj dolaroj) aĉeti aparatojn por helpi maljunulojn kun malfaciloj, servis pli ol 7 mil maljunulojn kaj liveris pli ol 300 mil fojojn da servoj de hejmflegado.


La 7an de septembro en la urbo Changchun, oni gvidis maljunulojn fari fingr-ekzercojn. (Fotis Zhang Nan, raportisto de la novaĵagentejo Xinhua.)


La 7an de septembro en la urbo Changchun du maljunuloj ludis ŝakon. (Fotis Zhang Nan, raportisto de la novaĵagentejo Xinhua.)


La 10-an de septembro en la urbo Changchun, oni iris al la hejmo de maljunulo por fari hartondadon. (Fotis Zhang Nan, raportisto de la novaĵagentejo Xinhua.)


Redaktoro: Kang Caiqi




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio