Ĉinio plu donacos 100 milionojn da vakcin-dozoj kontraǔ KOVIM-19 al evoluantaj landoj |
2021-09-13 |
La 14-an de aprilo kontraŭepidemiaj materialoj el Ĉinio atingis la internacian flughavenon OR Tambo en Johanesburgo, Sud-Afriko. (Foto el la novaĵagentejo Xinhua) Ĉina prezidanto Xi Jinping promesis donaci plu 100 milionojn da vakcin-dozoj kontraǔ KOVIM-19 al evoluantaj landoj ene de la kuranta jaro. Dum la 13-a renkontiĝo de gvidantoj de BRICS-landoj, ĉina prezidanto Xi Jinping diris ankaŭ, ke BRICS-landoj devas antaŭenigi tutmondan unuiĝon kontraŭ la pandemio. Li alvokis la aliajn BRICS-landojn, nome Brazilo, Rusio, Barato kaj Sud-Afriko, kune kun Ĉinio por antaŭenpuŝi la konstruadon de la homara komunumo de komuna estonteco. Venontjare Ĉinio fariĝos prezidanto de BRICS-landoj kaj gastigos la 14an renkontiĝon de BRICS-landoj. Redaktoro: Liu Zijia Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |