Solvebla saĝ-brakhorloĝo |
2021-09-13 |
Solvebla saĝa brakhorloĝo Lastatempe profesoro Huang Xian kaj lia teamo el Biomedicin-departemento de Tianjin-universitato ellaboris nanometran materialon solveblan en akvo. La materialo povas esti uzita en elektronika produkto faciligante reutiligon kaj senpoluigan trakton de forĵetitaj elektronikaĵoj. Ili ankaŭ ellaboris saĝ-brakhorloĝon faritan el tiu materialo. Se la brakhorloĝo estas mergata en akvo, ĝia ekstera kovraĵo kaj cirkvito tute solviĝos en 40 horoj, kaj restos nur reutiligeblaj pecoj, kiel OLED-ekrano, rezistilo kaj kondensilo. Laŭ Huang, la materialo estas bioutiligebla. Enmetita ekipaĵo farita el tiu materialo povas solviĝi en celo kaj ne solviĝi en ŝvito -- ĝi estas tre utila en biomedicino. Redaktoro: Gao Shuyuan Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |