Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Vilaĝo per arto prosperas
2021-09-10

Gejia-vilaĝo en la gubernio Ninghai de Zhejiang-provinco de orienta Ĉinio estas plena de artaj desegnoj kaj allogaj ideoj. La tuta vilaĝo havas 138 artistojn, kiuj partoprenis en la transformo de la komunumo per arto ekde 2019.



La transformo alportis grandegajn ŝanĝojn al la vilaĝo kaj ankaŭ plibonigis la vivojn de loĝantoj. La kolektiva enspezo de la vilaĝo Gejia estis ĉirkaŭ 120 000 juanoj (= 18 617 usonaj dolaroj) en 2019 kaj ĉi-jare "la atendata enspezo estas 500 000 juanoj (= 77 575 usonaj dolaroj)", diris al la mediato Global Times Ge Wanyong, kompartia sekretario de la vilaĝo Gejia.




La sukceso de Gejia inspiris aliajn proksimajn vilaĝojn, kiel Shimen, Zhangken kaj Maoyang, kaj instigis loĝantojn lerni de iliaj spertoj. Ekzemple, Zhangken celis transformi sin en kungfu-teman vilaĝon, kie vizitantoj povas sperti la kungfuan kulturon, kaj Maoyang volas iĝi geedziĝ-tema vilaĝo por altiri pli da vizitantoj kaj akceli turismon. (Fotoj: Chen Xia / GT)



Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: Global Times




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio