Elektronikaj sportoj fariĝos parto de la Aziaj Ludoj en Hangzhou |
2021-09-10 |
La 8an de septembro, la retejo de la Olimpika Konsilio de Azio (OCA) anoncis, ke ok elektronik-sportaj ludoj estos parto de la 19-aj Aziaj Ludoj en 2022. Ili estas: * Areno de Braveco, Versio por Aziaj Ludoj * Fornoŝtono * Revo de Tri Regnoj 2 * Dota 2 * EA-sportoj, FIFA * PUBG, Versio por Aziaj Ludoj * Ligo de Legendoj * Strata Batalanto 5 Tio estas la unua fojo, ke elektronik-sportoj eniros la Aziajn Ludojn kiel medalitaj ludoj. Tio signifas, ke elektronik-sportoj oficiale eniros interkontinentajn ampleksajn sportkunvenojn. Redaktoro: Liu Zijia Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |