Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ŝanĝiĝoj de la plej granda insulo en Jangzio
2021-09-10


Guangyang-insulo ĉirkaŭata de montoj kaj riveroj estas la plej granda insulo en la supra parto de Jangzio. Dum la seka sezono ĝi okupas ĉirkaŭ 10 kvadratajn kilometrojn kaj estis insulo riĉa je vivspecioj. Sed antaŭ 10 jaroj, ĝia medio estis detruita pro troa ekspluatado kaj forhakado de arbaroj por konstrui loĝkvartalon kun pli ol tri milionoj da kvadrataj metroj.




Ekde 2017, la urbo Chongqing decideme ĉesigis ekspluatadon de la insulo kaj komencis doni prioritaton al ekomedia restarigo. Post kvar jaroj, kreskas ekologia industrio kaj verda ekonomio. Dum la internacia ekspozicio pri saĝa industrio, la insulo ricevis investon je 20 miliardoj da juanoj (= 3.1 miliardoj da usonaj dolaroj) por tie starigi kompaniojn pri energia teknologio, saĝa komunikado, cifereca ekonomio kaj saĝaj konstruaĵoj.


Redaktoro: Gao Shuyuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio