Finkonstruita sport-parko Taizicheng |
2021-09-10 |
Estis finkonstruita kaj ekfunkciis la sport-parko Taizicheng en Chongli-distrikto de Zhangjiakou-urbo, Hebei-provinco, Ĉinio. La parko kovras la areon de 250 mil kvadrataj metroj kaj estas uzata por sporto kaj turismo. Norde de ĝi estas la konkursejo por la Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj sude estas placo de la vintrolimpika vilaĝo. La parko kun la ĉirkaǔaj instalaĵoj kaj naturaj kondiĉoj fariĝis ĉiusezona surmonta sportejo. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |