Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio publikigis ​Ŝtatan Agadplanon pri Homaj Rajtoj por 2021-2025
2021-09-09

La 9-an de septembro la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio publikigis la Ŝtatan Agadplanon pri Homaj Rajtoj por 2021-2025. La plano temas pri ekonomiaj, sociaj kaj kulturaj rajtoj; civilaj kaj politikaj rajtoj; mediaj rajtoj; protekto al apartaj grupoj; edukado kaj esplorado pri homaj rajtoj; partopreno en tutmonda kunago pri homrajtoj.


La plano prezentas, ke ekde 2009 Ĉinio plenumis tri agadplanojn pri homaj rajtoj. La vivnivelo de la ĉina popolo daǔre altiĝas. Popolaj rajtoj estas certigitaj. Leĝoj por protekti apartajn grupojn pliboniĝas, kaj ankaŭ plifortiĝas leĝa sistemo por garantii plenumojn de homaj rajtoj. La partopreno de Ĉinio en tutmonda homrajta protekto multe kontribuas al mondaj atingoj pri homaj rajtoj.


La plano montras, ke ĉiuflanka konstruado de socialisma moderna lando estas la nova startpunkto por ĉina homrajta afero. Surbaze de la antaŭaj tri agadplanoj, la ĉina registaro faris la novan agadplanon por la periodo inter 2021 kaj 2025, difninte la celojn kaj taskojn kadre de respekto, protektado kaj antaŭenigo de homaj rajtoj.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio