Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉilio permesas urĝan uzon de ĉina vakcino kontraŭ KOVIM-19 por 16-17-jaruloj
2021-09-09

Flegistino preparas vakcinon ĉe vakcinejo en Santiago, Ĉilio, la 25-an de marto.


La 6-an de septembro la Ĉilia Instituto por Publika Sano anoncis, ke post voĉdonado de faka komitato, la organizo decidis permeson de la urĝa uzo de la vakcino produktita de la ĉina kompanio Sinovac por 16-17-jaruloj.


Heriberto García, direktoro de la instituto, diris en la gazetara konferenco, ke tio estas bona novaĵo por Ĉilio, ĉar ĉiliaj junuloj kaj knaboj povas esti bone protektataj kaj sekure viziti lernejojn.


La 20-an de januaro la instituto permesis la urĝan uzon de tiu sama vakcino por pli-ol-18-jaruloj.


Redaktoro: Gao Shuyuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio