Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Manĝejo por aziaj elefantoj en Yunnan
2021-09-09



Ekfunkciis 66-hektara "manĝejo" por aziaj elefantoj en Jinghong-urbo, Xishuangbanna-a Taja Aŭtonoma Subprovinco en Yunnan-provinco de sudokcidenta Ĉinio. En la manĝejo estas bananujoj kaj aliaj plantoj, kiuj provizas frandaĵojn ŝatatajn de elefantoj. Kelkaj elefantoj jam vizitis la lokon. Laǔ fakuloj, se la elefantoj satiĝos en la manĝejo, ili ne plu serĉos manĝaĵojn en homloĝejoj kaj kampoj. La azia elefanto estas la plej granda surtera animalo en Azio. En Yunnan ekzistas ĉirkaǔ 300 tiaj elefantoj.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio