Progresas malgrandaj industrioj en Xinjiang |
2021-09-09 |
La kompanio Yili Huaguan, fondita en 2014, troviĝas en la urbo Yining de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono. Ĝi produktas diversspecajn manĝaĵojn, ekzemple sukoj, purigita akvo, mielo kaj peklaĵoj. Kun la totala investo de 80 milionoj da juanoj (= 12.38 milionoj da usonaj dolaroj) kaj 40 koncesioj tra Ĉinio, la firmao dungas pli ol 50 homojn. Ĝia prezidanto Yi Minjiang diris al El Popola Ĉinio: "De 2014 ĝis 2019, profitante de politikoj mi aĉetis la terenon de 35 mu-oj (= 2.33 hektaroj). Pli ol 50 homoj el pluraj etnoj laboras ĉi-tie." La produktovaloro de la kompanio ĉiujare estas je ĉirkaŭ 60 milionoj da juanoj (= 9.29 milionoj da usonaj dolaroj). "Dum la pandemio ni ricevis preferajn politikojn de la lokaj registaroj, inkluzive por impostoj, tergaso, elektro kaj 10 mil juanoj (= 1 547.7 usonaj dolaroj)", klarigis Yi. Inter la produktoj, lavenda mielo estas la plej aĉetata en retkomercaj platformoj kiel Taobao. Ĉi-jare la kompanio ricevis aldonitajn 27 mu-ojn (= 2.33 hektaroj) da terpeco por konstrui fabrikon de laktaĵoj kaj kolbasoj. Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |