Eluzitaj ladskatoloj fariĝis belaj juveloj! |
2021-09-08 |
Yan Hong estas juna juvelmetiisto en Chengdu, Sichuan-provinco de Ĉinio. Ŝi kreis pli ol 200 belajn manfaritajn juvelaĵojn en tri jaroj, ĉiuj faritaj el simplaj ladobjektoj, kiujn ĉiuj havas hejme, ekzemple ladskatoloj. Ŝi eĉ pasigis tutan jaron farantan vestaĵojn de ses ĉinaj dinastioj, Qin, Han, Tang, Song, Ming kaj Qing. Yan volas, ke ĉi tiuj verkoj pliigu publikan intereson pri la tradicia ĉina kulturo. Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto Fonto: ĈRI Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |