| La pordego Lumo de la Silka Vojo en Yining | 
| 2021-09-07 | 
En la urbo Yining de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono troviĝas pordego nomita Lumo de la Silka Vojo. Kun alteco de 27 metroj, ĝia konstruado postulis du jarojn. La pordego estas riĉe ornamita kaj troviĝas en renovigita areo por turismo kaj komerco, kie troviĝas granda hotelo, butikoj kaj granda jurto destinita al diskonigo kaj heredigo de la tradicia kazaĥa brodarto. 
 Lokaj junulinoj en tradiciaj vestaĵoj pozas ĉe la pordego. 
 La pordego Lumo de la Silka Vojo 
 Artaĵo sur placo 
 Granda jurto, kie oni povas lerni la tradician kazaĥan brodarton 
 Bela hotelo proksima al la pordego Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio 
  |