Ĉu vi kredas, ke vi povas sendi vian voĉon per poŝtkarto? |
2021-09-07 |
En ĉi-jara Ĉina Internacia Foiro por Komerco de Servoj, ĉina poŝt-kompanio EMS prezentas voĉan poŝtkarton. Oni povas per speciala maŝino printi poŝtkarton kun foto provizita de si mem kaj sendi ĝin kun voĉa mesaĝo. La ricevinto povas aǔdi la voĉan mesaĝon per skanado de la dudimensia kodo sur la karto. Ĉu bona ideo? Redaktoro: Gao Shuyuan Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |