Ĉinio publikigis planon pri konstruado de guangdong-makaa profunda kunlabor-zono |
2021-09-07 |
Ĉinio publikigis la ĝeneralan planon pri konstruado de guangdong-makaa profunda kunlabor-zono en Hengqin. La 5an de septembro la plano estis publikigita de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio. Hengqin situas en la suda parto de la urbo Zhuhai en la provinco Guangdong, trans la Makaa Speciala Administra Regiono. La tuta areo de la zono estos ĉirkaŭ 106 kvadrataj kilometroj. La plano akcelos longperiodan disvolvadon de Makao kaj antaŭenigos konstruadon de la Granda Golfa Areo Guangdong-Hongkong-Makaa. Redaktoro: Liu Zijia Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |