Frandaĵoj en ĈIFKS |
2021-09-06 |
Inter la 2-a kaj la 7-a de septembro daǔras ĉi-jara Ĉina Internacia Foiro por Komerco de Servoj (ĈIFKS) en la Ĉina Nacia Kunven-centro kaj Shougang-parko de Pekino. Homoj en Shougang-parko povas rigardi interesajn objektojn kaj gustumi frandaĵojn. La 5-an de septembro, laboranto prezentis ŝaǔm-glaciaĵon en la formo de la Ĉiela Altaro en la kultur-turisma zono de ĈIFKS en Shougang-parko. La 5-an de septembro laboranto prezentis persikojn produktitajn en Pinggu-distrikto de Pekino en la kultur-turisma zono de ĈIFKS en Shougang-parko. La 5-an de septembro vizitanto aĉetis kratagan dolĉaĵon en la zono de longhistoriaj markoj en Shougang-parko. La 3-an de septembro laboranto prezentis faradon de baozi-oj kun farĉo el tradicia peklaĵo en la kultur-turisma zono de ĈIFKS en Shougang-parko. La 3-an de septembro oni montris baozi-ojn farĉitajn de tradicia peklaĵo en la kultur-turisma zono de ĈIFKS en Shougang-parko. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |