Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
ĈIEG debutis en ĈIFKS
2021-09-03

Inter la 2-a kaj la 7-a de septembro daǔras en Pekino ĉi-jara Ĉina Internacia Foiro por Komerco de Servoj (ĈIFKS). La Ĉina Internacia Eldona Grupo (ĈIEG), ampleksa organizo pri internacia informado de Ĉinio, estis invitita al la foiro. La pavilono de ĈIEG, kun la ĉeftemo "novtipa internacia informado kunfandante stilojn ĉinan kaj fremdlandan", aranĝis ekspozicion laǔ tri flankoj: Diskonigi eksterlanden la pensojn de Xi Jinping pri socialismo kun ĉinaj trajtoj por la nova epoko; ĈIEG: Konstrui monde unuaklasan informadan organizon kun sinteza povo; saĝo kaj kunfandiĝo: Internacia diskonigo en nova epoko. Tio estas la unua fojo, ke ĈIEG sin prezentas en ĈIFKS kiel unusola marko.



La ekspon-zono "Diskonigi eksterlanden la pensojn de Xi Jinping pri socialismo kun ĉinaj trajtoj por la nova epoko" montras la fruktojn en diskonigo de la verkoj de Xi Jinping en diversaj lingvoj. Respondo de Xi Jinping al la letero sendita de anoj de la Dialogo de Tutmondaj Junaj Gvidantoj kaj retejo pri pensoj de Xi Jinping pri socialismo kun ĉinaj trajtoj por la nova epoko estas montrataj.



ĈIEG okazigos diversajn aktivaĵojn rilate al internacia eldonado, kopirajtaj negocoj, traduk-servoj kpt.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio