Muzeo pri tertremo en Wenchuan |
2021-09-02 |
Je 14:28 de la 12-a de majo 2008 Wenchuan-gubernio de Aba-a Tibeta kaj Ĉjang-a Aŭtonoma Subprovinco, Sichuan-provinco estis trafita de terura tertremo kun magnitudo de 7.9, kiu kaŭzis grandan detruadon kaj multajn mortojn. Wenchuan estis rekonstruita kaj homoj tie sekvas siajn vivojn, sed neniu forgesas kuraĝon kaj solidarecon de la popolo en tiu malfacila momento, nek la viktimojn en la katastrofo. Por konservi la memoron pri tiu okazaĵo por la ontaj generacioj, muzeo pri la tertremo estis inaŭgurita en Wenchuan. Maketo reprezentas la mezlernejon Xuankou, detruita de la tertremo Restaĵoj de la detruado kaŭzita de la tertremo Eksponaĵo omaĝe al homoj enlandaj kaj eksterlandaj, kiuj sendis donacojn al la viktimoj de la tertremo Soldatoj kaj policistoj tuj venis al Wenchuan por labori en sukurado kaj rekonstruado. Infanoj per ludo lernas sciojn pri tertremo. Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |