Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinaj lernejoj malfermiĝis kun politiko de "duobla redukto"
2021-09-02


Plej multaj ĉinaj lernejoj malfermiĝis en la 1-a de septembro, efektivigante la politikon de "duobla redukto".


La nova semestro estos la unua semestro sen profitocelaj postlernejaj kursoj, ĉar validiĝis la politiko de "duobla redukto".


La registaro lanĉis la politikon por malŝarĝi lernantojn je troaj hejmtaskoj kaj postlernejaj kursoj.


Ministerio pri Edukado de Ĉinio klarigis, ke ĉiu lernejo devas liveri almenaŭ du-horan postlernejan servon en la nova semestro. Instruistoj povas labori laŭ fleksebla horaro kaj ricevi krompagon pro la postlerneja servo.


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio