Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Robotoj liveras manĝojn en Ŝanhajo
2021-09-02

Robotoj liveras manĝojn en oficeja konstruaĵo en Ŝanhajo. Oni skanas dudimensian kodon de la roboto, metas la pakaĵon en ĝi kaj la ricevonto ricevas aŭtomatan mesaĝon, kiu informas la alventempon kaj alvenlokon de la manĝaĵo. La ricevanto nur bezonas tajpi kodon por ricevi la mendon. Unu roboto povas transporti kvar skatolojn samtempe kaj kapablas aŭtomate eniri lifton, resti en vico por trapasi elektrajn pordegojn, malrapidiĝi ĉe anguloj kaj malfermi la vojon por piedirantoj. Ĉi tiu speco de liverado sen rekta kontakto inter homoj estas nova rimedo por preventi novajn kazojn de KOVIM-19.






Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: ĈRI




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio