Nova mutacio de Delta estis trovita en Japanio |
2021-09-01 |
Laŭ japanaj amaskomunikiloj en la 31-a de aŭgusto, esplor-teamo de la Medicina kaj Dentokuraca Universitato de Tokio en Japanio raportis, ke la mutacio N501S de Delta de novkoronviruso estis malkovrita unuafoje en Japanio. La teamo diris, ke la mutacio eble okazis en Japanio. Nun estas nur 8 kazoj trovitaj en la mondo. La raporto rimarkigis, ke la mutacio N501S similas al la mutacio N501Y de Alpha malkovrita en Britio, sed ĝia infektokapablo ankoraŭ ne estas taksita. Redaktoro: Kang Caiqi Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |