Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Fulongguan-templo en Sichuan
2021-08-31

Fulongguan aŭ Drak-malsovaĝiga Templo troviĝas sur la monto Qingcheng en la urbo Dujiangyan de la provinco Sichuan, Ĉinio. La loko estas monda heredaĵo de UNESKO. Post la morto de Li Bing, halo estis konstruita tie en lia honoro kaj la templo estis renomita por festi la drakajn batal-legendojn, kiuj ĉirkaŭis lin. Ĝuste ĉi tie Erlang Shen, la legenda filo de Li Bing, laŭdire ĉenis drakon kaptitan de li kaj liaj sep amikoj en embusko ĉe la Templo de la Riverdio, kiam ĝi venis por kolekti homoferon. Ĉi tiu ago laŭdire protektis la regionon kontraŭ inundoj ekde tiam. Dum la Orienta Han-dinastio antaǔ pli ol 2 000 jaroj, statuo de Li Bing estis metita en la riveron por kontroli la akvofluon: Akvonivelo super liaj ŝultroj indikas inundon, kaj sub liaj kruroj indikas sekecon. Elprenita de la rivero en 1974, la statuo, kiu estas la plej malnova konata ŝtona statuo de homo en Ĉinio, estas nun eksponata en la ĉefa halo de la templo.







Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio